Distrikto Sabha | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
district of Libya [+] | |||
Lando | Libio | ||
Ĉefurbo | Sabha | ||
- koordinatoj | 27° N, 14° O (mapo)27.03333333333314.433333333333Koordinatoj: 27° N, 14° O (mapo) | ||
ISO 3166-2 | LY-SB | ||
Distrikto Sabha | |||
Sabha (arabe سبها, latinliterigo laŭ DMG Sabhā) estas distrikto de Libio, en la centro de la lando. La distrikta ĉefurbo estas la samnoma urbo Sabha, kiu kun 126 000 loĝantoj estas la plej granda urbo en la sudo de Libio. Laŭ la censo de 2012, la tuta regiono kalkulas ĉirkaŭ 157 747 loĝantojn.
La teritorio apartenas al la historia regiono Fezano (en la Libia dezerto, sekcio de la sahara dezerto), kies administra centro estas la urbo Sabha.
La urbo estas finstacio por migrantoj venantaj precipe el Niĝero, Togolando, Ganao kaj Sudano, kiuj veturas per buso tra Saharo kaj pluvojaĝas al Tripolo kun Eŭropo kiel fina celo. Tial Sabha estas la plej danĝera loko en Libio. La homkontrabandistoj vendas al araboj nigrajn afrikanojn kiel sklavoj[1].